...............................................................................(français)
Staĝoj :
Nur estas en tiu listo "gravaj staĝoj", daŭrante plurajn tagojn. Krome, multaj kursoj kaj staĝetoj okazas dum la tuta jaro en tuta Francio : informiĝu el via loka asocio.
MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO de la 14a ĝis la 21a de marto 2026, en LES ISSAMBRES (apud Saint-Raphael)
– Internacia semajno kun trinivelaj kursoj, prelegoj,ekskursoj kaj artaj aranĝoj en luksa feriejo
– kurso por komencintoj kun Katalin Kovats (Nederlando/Hungario)
– paroliga-kleriga kurso kun Pawel Fisher-Kotowski : panoramo de la Esperanto-literaturo kun biografio de verkistoj
– paroliga-kleriga kurso kun Maùricio Giacometto (Britio/Italio) :kiel legi mikronovelojn .
Limdato por aliĝi : 7a de marto 2026,pli favora prezo ĝis la 31a de decembro 2025.
Kultura semajnfino organizita de Esperanto-Provence, apud Tulono, en feriejo Massacan, La Garde(83) facile atingebla per rekta aùtobuso (23 aù 6) el la stacidomo de Toulon
La staĝo komenciĝas sabaton la 22an de novembro 2025, je la 9a per bonveniga kafo, kaj finiĝas dimanĉon la 23an post la tagmanĝo.
Trinivelaj kursoj :
150 eùroj por kursoj, programo, tranoktado (aldonu 35 eŭrojn se vi deziras unupersonan ĉambron ) kaj 4 manĝoj, de sabata tagmanĝo ĝis dimanĉa tagmanĝo )
Aliĝu (prefere) antaŭ la 8a de novembro, kun pago per ĉeko sendata al Marc Gallardo, 67 Boulevard des Alpes, Les Hespérides II bat B2, 13012 MARSEILLE
Pliaj informoj ĉe https:// esperanto-provence.org