Kosto kaj aliĝo

Pri 1a kaj 2a niveloj : ekzamensesio okazas nur se almenaŭ tri kandidatoj registriĝis.

Pri 2a kaj 3a niveloj : ne necesas esti sukcesinta ekzamenon de malsupera nivelo.

Pri 4a nivelo : necesas antaŭe sukcesi ekzamenon pri 3a nivelo.

La ekzamen-kostoj estas pagendaj ĉe la enskribiĝo :
- unua grado : 10 eŭroj
- dua grado : 8 € por la antaŭtesto, 12 € por la dua parto.
- tria grado : 20 € por la Atesto pri Supera Lernado (eksa Komuna Trunko) kaj je 10 € por la Atesto pri Kapableco (fakaj branĉoj)
- kvara grado : 20 €

Kontaktoj : Renée Triolle, Direktoro de la ekzamenoj

Adresse – Adreso :Bello-Bauco, 694 chemin de la Civade-Verte, 13600 La Ciotat

Courriel – Retpoŝto : triolle.renee che wanadoo.fr

Téléphone – Telefono : 04 42 71 42 74

Ekzemploj de antaŭaj ekzamenoj estas en franclingva paĝo Annales

Reguloj

FEI memorigas, ke neniu ekzameno povas esti organizita sen antaŭaprobo de la Direktoro de la Ekzamenoj, kiu nomumas kaj prezidas la ekzamenantaron de la Atestoj pri elementa lernado kaj praktika lernado. La Direktoro decidas lastinstance pri la atribuo de tiuj du diplomoj. Por la Atesto pri kapableco (inkluzive de ĝia unua parto, nomata "atesto pri superaj studoj", la skribajn taskojn korektas la membroj de la Ekzamena centro de FEI. La notoj de la parola parto ― kies ekzamenantoj estas nomumitaj de la Direktoro ― estas transdonitaj al la Ekzamena centro, kiu decidas kolektive pri la fina rezulto. Neniu informo devas esti donita al kandidatoj ĝis la definitiva decido pri la rezulto. Ĉiu fakto, kiun kandidato aŭ ekzamenanto rigardus kontraŭ- aŭ nenormala dum la okazigo de ekzameno, devas esti sciigita al la Direktoro de la ekzamenoj kaj, se necese, al la prezidanto de FEI.

Pri ekvivalenteco kun la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA estas proponite kaj unuanime akceptite, ke kandidato, kiu sukcesis en la elementa nivelo rajtos trapasi la Ateston pri praktika lernado ; kandidato, kiu sukcesis la mezan nivelon rajtos trapasi Kapablecon.

Ricevinto de B2 de KER rajtos kandidati sen kroma ekzameno al la Tria grado de FEI.

Ĉiu kandidato rajtas elekti la nivelon, kiun li/ŝi deziras trapasi sen devige sinsekve trapasi la unuan aŭ la duan FEI-ekzamenon. La kandidato al Altaj Studoj devas antaŭe sukcesi en la Kapableco.

Tarifoj : 10 eŭroj por la unua, 8 kaj 12 eŭroj por la dua nivelo. FEI konservu respektive 7, 5 kaj 9 eŭrojn.

FEI konservu la taskojn nur unu jaron. Kaze de peto de kandidato, oni resendu la taskon