Tria grado : Atesto pri Supera Lernado kaj Atesto pri Kapableco

(français)

Estas postulataj : funda scio de la lingvo kaj de la sintakso ; precizaj scioj pri la diversaj metodoj de instruado (klasika, rekta) ; ĝeneralaj scioj pri literaturo kaj la Movado ; serioza studo de fundamentaj verkoj.

Ĝis Novembro 2006, tiu diplomo entenis Komunan Trunkon (skriban plus parolan) kaj fakan ekzamenon temantan pri unu el la tri branĉoj : Pedagogio, Interpretado kaj Turismo, Informado, kiu atestas la fakan kapablecon de la kandidato sur la elektita kampo. La faka ekzameno trapasiĝas poste, en alia sesio.

Ekde Novembro 2006, la Komuna Trunko nomiĝas "Atesto pri supera lernado", kiu iĝas aparta diplomo. Tiu modifo ŝanĝas nenion en la cetero.

La ekzameno por la Atesto pri Supera Lernado (eksa Komuna Trunko) konsistas el :

Skriba parto (nur uzo de PIV aŭ PV permesata). Estas entenataj :

1. Altraduko : 20 poentoj.
2. Detraduko : 20 poentoj.
- Ĉioma daŭro : kvar horoj.
- Ĉiu el la tekstoj, prozaj, entenas inter 150 kaj 300 vortojn.

3. Redaktaĵo pri temo elektita de la kandidato inter tri proponitaj (minimume 200 vortoj, t.e. de unu ĝis kelkaj paĝoj, laŭ la dimensio de la skribo de la kandidato). Listo de kvar studendaj verkoj estas periode fiksita (*).
Daŭro : tri horoj ; 20 poentoj.

Parola parto, konsistanta el :

1. Tuja traduko de deko da frazoj pri la ordinara vivo, testanta la lingvajn sciojn (vortaro, gramatiko). 10 poentoj.

2. Demando pri la postulataj scioj : priskribo de la lingvo, teknikoj de instruado de Esperanto, historio de la esperantista Movado, literaturo, aparte de la kvar verkoj en la programo (demandado pri verko alia ol tiu elektita de la kandidato en la skriba parto). 10 poentoj.

Sukcesi en la Komuna Trunko postulas almenaŭ 40 poentojn el 80. La akceptita kandidato, se li tion deziras, estos poste avertita pri nova sesio por la Faka Branĉo.

Atesto pri kapableco (La Fakaj Branĉoj)

1. Pedagogio

- Du lecionoj : unuagrada, duagrada. Daŭro : maksimume 20 min por ĉiu, kun 30-minuta preparado. Entute 20 poentoj.

La unuagrada leciono estu konstruata surbaze de frazoj proponitaj de la Instituto. La temo de la duagrada estos lote elektita. La kandidato rajtas paroli en la franca, rajtas uzi PIV aŭ PV.

- Korektado de du tekstoj (unuagrada kaj duagrada) kun komento. Daŭro : ĉirkaŭ 15 min. 10 poentoj.

- Diskutado pri pedagogio kaj pri la lecionoj.

Daŭro : ĉirkaŭ 15 min. 10 poentoj.

Por sukcesi, la kandidato devos ricevi almenaŭ 20 poentojn el 40, el kiuj almenaŭ 9 poentoj el 20 por la lecionoj.

La Atesto pri Kapableco kun opcio « Pedagogio » destiniĝas al personoj, kiuj deziras instrui Esperanton.

2. Turismo kun interpretado

a) Antaŭ la ekzameno, la kandidato devas verki esperantlingvan broŝuron ĉ. 20-paĝan en formato A5, pri temo elektita de li kaj koncernanta la diversajn stilojn kaj epokojn en la fakoj arkitektura kaj pentroarta, lige kun la historiaj eventoj. Tiun broŝuron li havigos al la Ekzamena Centro ĉe la enskribiĝo. Ĝi devas enhavi ilustraĵojn kaj bibliografiajn fontojn. Tiu parto de la ekzameno konsistos en diskuto 20-30-minuta kun la ekzamenantaro pri la broŝuro. (20 poentoj).

Post la ekzameno, FEI konservas la rajton uzi la broŝuron laŭ sia bontrovo.

b) Gvidado de turista grupo. La kandidaton oni juĝos laŭ la praktikaj aspektoj de tiu gvidado (10 poentoj) kaj laŭ la enhavo de la faritaj komentoj (10 poentoj).

c) Esperantlingva sinsekva interpretado de klarigoj, donitaj de franclingva turisma gvidisto (20 poentoj).

Por sukcesi, la kandidato devas ricevi minimume 30 poentojn el 60.

Ĉi tiu nova regularo ekvalidos la 1-an de januaro 2014.

3. Sciencoj kaj Teknikoj

La celo de la ekzameno ne estas kontroli la fakajn sciojn de la kandidato, sed lian/ŝian kapablon kompreni tekstojn kaj komenti ilin skribe kaj parole (tamen, memkompreneble, minimumaj scioj en la koncerna superfako estas necesaj por kompreni la tekstojn de la ekzameno).

La kandidato elektu jam de la enskribiĝo unu el la kvin jenaj superfakoj kaj fakon por la parola prezento :

(1) matematiko, fiziko, kemio, astronomio, komputiko ;

(2) biologio (vastasence, inkluzive de mikrobiologio, botaniko, zoologio, ekologio, fiziologio), homa anatomio, medicino, kirurgio, farmacio, geologio, fizika geografio ;

(3) teknikoj (teknikoj, kiuj produktas aĵojn, ekz. aplikata mekaniko, konstrutekniko, i.a. domkonstruado, teksindustrio, elektrotekniko, mina ekstraktado, agrikulturo) ;

(4) sociaj sciencoj (ekz. ekonomio, juro, historio, arkeologio, etnologio, antropologio, sociologio, filozofio, lingvoscienco).

(5) komunik- kaj inform-teknikoj kaj eldonado (ekz. komputil-tekniko, tipografarto, radiotelefonio, telekomunikoj).

-  Skribaj analizo kaj komentoj (en Esperanto) de scienca aŭ teknika verko (aŭ parto de verko) ne tro faka, de ĉ. 5-10 paĝoj kaj kongrua kun la superfako elektita de la kandidato. 3 horoj ; 30 poentoj.

-  Traduko al Esperanto de ĉ. unupaĝa/400-vorta franclingva scienca aŭ teknika teksto kongrua kun la superfako elektita de la kandidato. La teksto ne estu tro faka kaj la kandidato traduku ĝin kun kiel eble plej malmulte da fakaj vortoj ; ekzemple : traduko de uzindikoj por doma aparato ; traduko de klasika scienca teksto aŭ de parto de ĝi. 1 horo kaj duono ; 20 poentoj.

-  Parola prezento (en esperanto) de scienca aŭ teknika komunikaĵo aŭ de ne longa esperantlingva publikaĵo (de ĉ. 2-4 paĝoj) ne tro faka, laŭ la fako elektita de la kandidato el la superfako. Preparo : 1 horo ; prezento : 15-30 minutoj ; 20 poentoj. Respondoj al la demandoj de la ekzamenantaro rilataj al tiu komunikaĵo aŭ publikaĵo : 10 minutoj ; 10 poentoj. Entute 30 poentoj.

PIV estas uzebla en la tri partoj de la ekzameno.

Por sukcesi, la kandidato devos ricevi minimume 40 poentojn el 80.

Ekzamenantaro

La organizadon kaj la kontroladon konfidas la Direktoro de la ekzamenoj al du asesoroj, posedantaj la Ateston pri Kapableco.

La organizadon kaj la korektadon de la skriba parto plenumas la Ekzamena Centro.

Ekzamenkostoj

La kandidato devas pagi ekzamenkoston je 20 € por la Atesto pri Supera Lernado (eksa Komuna Trunko) kaj je 10 € por la Atesto pri Kapableco (fakaj branĉoj). La ekzamen-kostoj estas pagendaj ĉe la enskribiĝo.

La sukcesinta kandidato ricevas diplomon de la Instituto por ĉiu ekzameno.

(*) Listo de la kvar studotaj libroj :

  1. Ne ekzistas verdaj steloj, de Liven Dek
  2. Viktimoj, de Julio Baghy
  3. Mondo de travivaĵoj, de Tibor Sekelj
  4. La bona lingvo, de Claude Piron